Ĉeĥa Esperantista Asocio | |
---|---|
Český esperantský svaz | |
Lando | Ĉeĥio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1901 / 1969 |
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj, kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). La asocio eldonas la trimonatan revuon Starto. Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
Agadoj
Komunikado
- informas pri Esperanto kaj problemaro de internacia lingva komunikado en ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj kaj kolektas en sia retpaĝaro datumbazon de la koncernaj materialoj; okazigas informprelegojn / diskutojn kaj ekspoziciojn
- administras ĉeĥ- kaj esperantlingvan informretejojn www.esperanto.cz (ĉefredaktas Libuše Hýblová) kaj www.muzeum.esperanto.cz (ĉefredaktas Pavla Dvořáková)
- eldonas kvaronjare sian presorganon Starto (ĉefredaktas Miroslav Malovec) kaj neregule interretan informilon ĈEA_Retkomunikoj (teknike administras Miroslav Hruška); plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolika sekcio), Aŭroro de (sekcio de nevidantoj), Bulteno de E-klubo en Prago kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj
Aranĝoj
- ĉiujare aranĝas konferencon, kutime aŭtune; ĉiun trian jaron anstataŭ konferenco estas organizata kongreso (dum kiu oni elektas novan sepmembran asocian estraron kaj nomumas novajn honorajn membrojn.
Instruado
- por lingva klerigado de siaj membroj okazigas kursojn, somerajn lernejojn kaj lingvajn seminariojn (i.a. en Lančov kaj Skokovy; en pasinteco funkciis ankaŭ tendaroj en Sebranice kaj Nekvasovy)
- kunlabore kun ĈEJ kaj E@I okazigas ĉiujare en aprilo en Písek internacian seminarion "Sabla Printempo", dediĉitan al la ĉeftemo "Esperanto kaj Interreto"
Aliaj kampoj
- administras Muzeon de Esperanto en Svitavy kaj ĈEA-bibliotekon kaj prilaboras materialolojn pri historio de E-movado en Ĉeĥio
- realigas konkretajn projektojn (komputila klerigado, utiligado kaj kontribuado al Vikipedio, interreta datumbazo de ĈEA, tradukoj de beletroj, kantoj kaj turismaj tekstoj ktp.)
- peras aliajn servojn (Libroservo, Pasporta Servo, membriĝo en UEA kaj pago de kotizoj por UKoj, abono de E-gazetoj el eksterlando ktp.)
- kunlaboras kun aliaj esperantaj kaj neesperantaj organizoj
Strukturo
Komitato
Sidejo kaj adreso
Sidejo de la organizo estas ekde oktobro 2011 Svitavy[1]. Preciza adreso de sidejo estas: Ĉeha Esperanto-Asocio, náměstí Míru 1, CZ-568 02 Svitavy, retpoŝto: cea@esperanto.cz
Historio
ĈEA estis fondita en 1969 (29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno), sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membrojn, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.
En 1939 post okupacio de la lando la tiama esperantista asocio ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion. (Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 69). Do tiu kelkmonata ĈEA diferencas de la nuntempa.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de ĈEA esperante ĉeĥe
- Arkivo de Starto, la organo de ĈEA
- Fotoj el la konstitua ĈEA-kongreso en 1969
|