Ĉapelo ˆ | |
---|---|
 | â |
Ấ | ấ |
Ầ | ầ |
Ẫ | ẫ |
Ẩ | ẩ |
Ậ | ậ |
Ĉ | ĉ |
Ḓ | ḓ |
Ê | ê |
Ế | ế |
Ề | ề |
Ễ | ễ |
Ể | ể |
Ệ | ệ |
Ḙ | ḙ |
Ĝ | ĝ |
Ĥ | ĥ |
Î | î |
Ĵ | ĵ |
Ḽ | ḽ |
Ṋ | ṋ |
Ô | ô |
Ố | ố |
Ồ | ồ |
Ỗ | ỗ |
Ổ | ổ |
Ộ | ộ |
Ŝ | ŝ |
Ṱ | ṱ |
Û | û |
Ṷ | ṷ |
Ŵ | ŵ |
X̂ | x̂ |
Ŷ | ŷ |
Ẑ | ẑ |
Ĉ, minuskle ĉ, estas la 4-a litero de la esperanta alfabeto, kies nomo estas "ĉo".
Litero Ĉ
"Ĉ" estas invento de L. L. Zamenhofo, modifo de c per cirkumflekso.
"Ĉ" kune kun la parenca esperantlingva litero Ŝ trovis vojon ankaŭ ekster Esperantion: en hispana fonemskribo ĝi povas esti uzata por montri la sonon [ĉ].
Sono [ĉ]
La sono reprezentata esperante per Ĉ havas multajn alialingvajn simbolojn aŭ kombinajn formojn:
- C haŭse (cìka pleniĝi, màcè virino)
- Ċ malte (ċoff banto)
- Ç albane (çek ĉeko), turke (çok tre)
- TX katalune (cotxe [koĉe] aŭto), eŭske (etxe [eĉe] domo)
- CH angle (church preĝejo), svahile (mchawi sorĉisto), hispane (charlar [ĉarlar'] babili), Transskribado Hepburn (cha ちゃ[ĉa],chi ち[ĉi], chu ちゅ[ĉu], che ちぇ[ĉe], cho ちょ[ĉo])
- TCH france (tchèque ĉeĥa, atchoum! aĉi!
- TSCH germane (tschechisch ĉeĥa)
- TSJ nederlande (Tsjaad Ĉado, Tsjechië Ĉeĥio)
- Č ĉeĥe (česky ĉeĥe), slovene (čaj teo), kroate (čaj [ĉaj] teo, četvrtak ĵaŭdo), litove (ačiū dankon), latve (četri kvar), nord-samee (čakča aŭtuno), beloruse (čatyry kvar), slovake (čučoriedka [ĉuĉorĭetka] mirtelo)
- Ч ruse kaj en aliaj lingvoj uzantaj la cirilan alfabeton
- T(i) Kunrei-Transskribo de la japana lingvo (ti ち [ĉi])
- TJ afrikanse (tjekboek ĉeklibro)
- TY Kunrei-Transskribo de la japana lingvo (tya ちゃ[ĉa], tyu ちゅ[ĉu], tye ちぇ[ĉe], tyo ちょ[ĉo])
- CZ pole (czekolada ĉokolado, czwartek ĵaŭdo)
- CE/CI rumane (ceai teo) aŭ itale (caccia [kaĉa] ĉaso, )
- CS hungare (csokoládé ĉokolado, csütörtök ĵaŭdo)
- ZH ĉine (zhōngguŏ Ĉinujo)
- ჩ kartvele
Multaj lingvoj ne nature uzas ĉi tiun sonon, sed nure imitas ĝin por prononci vortojn el aliaj lingvoj. La franca uzas tch, la germana tsch, la norvega tsj, la moderna hebrea צ' (cadi+gereŝ).
Mallongigo ĉirkaŭ
"ĉ." estas la kutima mallongigo de ĉirkaŭ.
Surogataj skribosistemoj
Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĉ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "ch", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "cx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj cˆ kaj c'.
En komputiloj
En Unikodo, Ĉ kaj ĉ havas la kodojn 264 (deksesume U+0108) kaj 265 (deksesume U+0109), respektive.
Signo | Ĉ ; | ĉ ; | ||
---|---|---|---|---|
Unikoda nomo | LATIN CAPITAL LETTER C WITH CIRCUMFLEX | LATIN SMALL LETTER C WITH CIRCUMFLEX | ||
Enkodigo | dekume | deksesume | dekume | deksesume |
Unikodo | 264 | U+0108 | 265 | U+0109 |
UTF-8 | 196 136 | C4 88 | 196 137 | C4 89 |
HTML | Ĉ | Ĉ | ĉ | ĉ |
Nomita referenco en HTML | Ĉ | ĉ | ||
ISO 8859-3 | 198 | C6 | 230 | E6 |
|