Úpor | |
germane: Anger | |
pereinta vilaĝo | |
Tabulo de la pereinta vilaĝo | |
Oficiala nomo: Úpor | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Domažlice |
Administra municipo | Nemanice |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Grafenried |
Montaro | Bohemia arbaro |
Domoj | 0 |
Situo | Úpor |
- koordinatoj | 49° 26′ 17″ N 12° 40′ 36″ O / 49.43806 °N, 12.67667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 0 |
Unua skribmencio | 1619 |
- pereo | 1950-aj jaroj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Úpor (Nemanice) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Úpor (germane Anger) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Nemanice, en distrikto Domažlice. Ĝi situis apud vojo de Novosedly al Grafenried, proksime de flankvojo al Schwarzach. Laŭ administra flanko ĝi falis sub Lučina (Grafenried). Tra loko, kie la domaro situis, kondukas deflankiĝo el biciklovojo 36 al ŝtatlimo.
Historio
La doma estas unuafoje menciata al la jaro 1619, kiam ĝi ankoraŭ situis en Bavario. Nur post reguligo de la limo en la jaro 1764 ĝi falis en Bohemion. Antaŭ la dua mondmilito estas indikataj 38 konstruaĵoj (eĉ kun unuopaj partoj) kaj en ili 1919 homoj, plejparte de germana nacieco. Post ellandigo de germanoj ja okazis parta enloĝigo, sed en la 1950-aj jaroj post establo de limzono Úpor estis definitive elloĝigita kaj en la jaroj 1960–1965 egaligita kun la tero. Restaĵoj de la konstruaĵoj (plejparte fundamentoj) hodiaŭ estas surkreskintaj per arbedoj. Ununura memorindaĵo pri la vilaĝo estas kruceto, renovigita en la 1990-aj jaroj.
Partoj
- Dolní Úpor
- Dietlhof (Dietlův Dvůr)
- Eselhauser
- Schickenhof
- Úpor
Eksteraj ligiloj
|