Újpetre, kroate Racpetra, germane Ratzpeter estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós. En la loknomo új signifas hungare: nova.
Bazaj informoj
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1110
- Poŝtkodo: 7766
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 45°56′14″N 18°21'47″E
Situo
Újpetre situas sur ebenaĵo laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Siklós kaj Villány troviĝas 12, Kozármisleny 13, Pécs 21, Budapeŝto 211 km-ojn.
Historio
La vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1296 laŭ tiama hungara ortografio "Petre". Post la mezepoko la komunumo senhomiĝis dum regado de la turkoj. En la 18-a jarcento sudslavoj alvenis. Ekde 1933 la vilaĝo prenis la nunan nomon. En 2001 vivis inter la hungaroj 8 % germanoj, 2 % ciganoj kaj iom da kroatoj.
Vidindaĵoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.