Ödön Beöthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1796 en Oradea |
Morto | 7-an de decembro 1854 (58-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | hungara • germana • franca • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ákos Beöthy |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
BEÖTHY Ödön (oedoen) estis hungara politikisto naskita en Nagyvárad la 2-an de decembro 1786 kaj mortinta en Hamburgo, 7-an de decembro 1854.
Kariero
Beöthy Ödön estis unu el gvidantfiguroj de liberala reformmovado dum la landkunveno inter 1832-36 de Pozsony. Inter 1841-43 li estis la unua vicdepartementestro de Bihar, en printempo de 1948 departementestro, poste reĝa komisaro de Partium, en decembro de 1848 registarkomisaro de Transilvanio, en junio de 1849 prezidanto de la ĉeftribunalo. Dum sia elmigrado li vivis en Londono kaj en insulo Jersey, poste li loksidiĝis en Hamburgo.
Lia filo estis Ákos Beöthy.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.