Ófalu [Ofalu], kroate Faluv, germane Ohwala estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. La loknomo signifas hungare: malnova-vilaĝo.
Bazaj informoj
- Areo: 10 6 km²
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 7695
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°13′13″N 18°31'51″E
Situo
Ófalu situas en valo inter deklivoj, fine de sakovojo 5 km-ojn longa el ĉefvojo Pécs-Szekszárd. Bonyhád troviĝas je 15 km-oj.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1426 laŭ tiama hungara ortografio "Ofalu". La komunumo senhomiĝis dum regado de la turkoj post la mezepoko. En 1740 la vilaĝo refondiĝis. En Az 1910 dum la popolnombrado vivis en Ófalu 800 homoj, (53 hungaroj, 747 germanoj. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 vivis tie 367 homoj (304 germanoj).
En Ófalu migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Antonio de Padovo de 1904
- skulptaĵo pri Sankta Vendelo
- germana popola domo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.