Óbánya [ObAnja], germane Altglashütten estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad. La loknomo signifas hungare: malnova minejo.
![](../I/HUN_%C3%93b%C3%A1nya_COA.jpg.webp)
Blazono de Óbánya
![](../I/%C3%93b%C3%A1nya_f%C5%91utc%C3%A1ja.jpg.webp)
Ĉefstrato de Óbánya
![](../I/%C3%93b%C3%A1nya_church.JPG.webp)
Katolika preĝejo de Óbánya
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 7695
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°13′20″N 18°24'21″E
Situo
Óbánya situas en montaro Mecsek en valo, laŭ rojo, fine de 3 km-ojn longa sakovojo el ĉefvojo Pécs-Budapeŝto. Pécsvárad troviĝas 14, Pécs 32, Villány 59, Budapeŝto 172 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam en la mezepoko, tamen kiel memstara vilaĝo menciiĝis unuafoje nur en 1773 en germana formo "Alte Glashütte". En 2001 la germanoj estis 30 %. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, vendejo, drinkejo, glaciaĵejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.