Ð, minuskle ð, estas litero de la feroa kaj islanda alfabetoj, inventita dum frua Mezepoko de anglosaksaj monaĥoj por la anglosaksa lingvo kaj poste kopiita de islandaj skribistoj.
Ĝi ankaŭ havis disvastiĝon en Norvegio kaj en diversaj Vikingaj kolonioj, ĉar la lingvoj prasislanda kaj pranorvega ja esence identis. Moderntempe ĝian minusklon uzas ankaŭ IFA. Ĝi ĝenerale havas la prononcon [ð] (laŭ IFA), krom en la feroa, kie ĝi tute ne prononcatas, havanta nur ortografian funkcion. Islande ĝi havas la nomon eð. Alilingve tiu sono ofte (trans)skribatas kiel th anglamaniere (kiel angle father "patro"), d dan- kaj hispanmaniere (kiel dane fader, hispane padre, ambaŭ "patro"), dh svahilmaniere (kiel svahile fedha "mono"), aŭ malofte eĉ dd kimramaniere (kiel kimre heddiw "hodiaŭ").
En la lingvoj islanda kaj anglosaksa la sono [ð] estas alofono de [θ], skribita Þ. En kelkaj antikvaj dokumentoj ambaŭ skribitas kiel Þ, þ. Modernislande kaj en modernaj eldonoj de anglosaksaj tekstoj, oni kutime uzas la du literojn reciproke neinterŝanĝeble en malsamaj pozicioj: Þ silabkomence, kaj Ð en aliaj pozicioj. Por trovi islandan vorton komencantan per la sono [ð]/[θ], oni do ĉiam serĉu en vortaroj sub Þ.
Aliaj signifoj
Vidu ankaŭ
|