Éva Várhelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1970 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | Endre Várhelyi |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • instruisto |
Éva Várhelyi [vArheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várhelyi Éva estis hungara operkantisto (mezosoprano), instruisto. Ŝia patro estis Endre Várhelyi.
Biografio
Éva Várhelyi frekventis muzikan bazlernejon, poste konservatorion en sia naskiĝurbo (ŝia instruisto estis Gábor Ugrin), dum ŝi violonĉeladis 12 jarojn. Ŝi akiris pedagogian-kantistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1996, post 2 jaroj ankaŭ operkantistan diplomon. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Boldizsár Keönch, Zsolt Bende kaj Dénes Gulyás. En 1997 ŝi kantis en Hungara Radio, poste en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1991 kaj 1997 ŝi atingis la unuan lokon en kantkonkurso dum ŝi partoprenis en majstrokursoj. Ŝi ricevis ankaŭ stipendiojn. Ŝi estis gastkantisto en Britio, Japanio, Finnlando kaj Munkeno. Ŝi instruis en muzika bazlernejo. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon.
Ŝia repertuaro (elekto)
- Georges Bizet: Carmen (opero) — titolrolo; Mercedes
- Gaetano Donizetti: Anna Boleyn — Jane Seymour
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Mátyás Hunyadi
- Charles Gounod: Romeo kaj Julieta (opero) — Stephano
- Georg Friedrich Händel: Kserkso (oratorio) — titolrolo
- Leoš Janáček: Jenůfa — najbarino
- Zoltán Kodály: Háry János — Mária Lujza
- Frederic Morton: Rudolf (muzikalo) — Stefania
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — Cherubino
- Die Zauberflöte — dua damo
- Così fan tutte — Dorabella
- Giacomo Puccini: Gianni Schicchi — Cieska
- Gioachino Rossini: La Cenerentola — Tisbe
- Giuseppe Verdi: Falstaff — Meg Page
- Richard Wagner:
- Parsifalo (opero) — tria florknabino
- Die Walküre — Siegrune