Éva Rebecca Kovács | |
---|---|
Éva Rebecca Kovács | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1969 (54-jaraĝa) en Veszprém |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Éva Rebecca Kovács [rebeka kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Éva Rebecca estas hungara aktoro.
Éva Rebecca Kovács[1][2] naskiĝis la 8-an de decembro 1969 en Veszprém (urbo).
Biografio
Éva Rebecca Kovács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1989, poste ŝi akiris aktoran diplometon en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1995 ŝia diplometo estis levita (kvazaŭ diplomo). Post la Nacia Teatro (1989-1995) ŝi havis rolojn en pluraj teatroj, ekzemple Teatro József Attila (1993), Teatro Thália (Budapeŝto) (1995-1997). Ŝi aliĝis al teatreto de Annamária Detre, ili kune prezentas spektaklojn por infanĝardenanoj, lernantoj. Ŝi kelkfoje estis reĝisoro kaj kostumisto. En 2010 ŝi akiris diplomon en Universitato de Okcidenta Hungario.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Babvirág; Hippolyta
- La Venecia Komercisto - Jessica
- Makbeto - S-ino Makbeto
- Pericles - fiŝistino
- Cymbeline - sorĉistino
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Mírígy
- Endre Fejes: Rozsdatemető - Orsolya
- Ferenc Molnár: Liliom - Marika
- Ernő Szép: Vőlegény - Nusi
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Cyrano de Bergerac (franca kina filmo, 1990) - damo
- Varg Veum (norvega filmo, 2011 - kuracistino
- Kisváros (hungara televizia serio, 1998) -
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.