Éva Novák | |
---|---|
Éva Novák | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1930 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de junio 2005 (75-jaraĝa) en Bruselo |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Ilona Novák |
Okupo | |
Okupo | naĝisto • kuracisto |
Éva Novák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Éva estis hungara-belga naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, okulkuracisto. Ŝia fratino estis Ilona Novák.
Éva Novák[1][2] naskiĝis la 8-an de januaro 1930 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de junio 2005 (laŭ alia informo la mortomonato estas julio) en Bruselo.
Biografio
Éva Novák akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1953. Ŝi edziniĝis sekrete en 1952 al belgo, samtempe ŝi ricevis belgan ŝtatanecon. Ekde la sekva jaro ili vivis en Bruselo, kie ŝi akiris pliajn medicinajn diplomojn kaj laboris kiel okulkuracisto. Ŝi ricevis krom la sportaj premioj ŝtatan hungaran premion en 1951. Post la vidviniĝo ŝi ofte revizitis Hungarion kaj ŝi estis entombigita en Budapeŝto.
Sporta kariero
Éva Novák inter 1942-1954 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 15-foje (1944-1953), dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1947-1953. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun bronza, du arĝentaj kaj ora medaloj, krome ŝi naĝis individue aŭ teame mondrekordojn inter 1950-1952. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1958.
Memorigiloj
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1073671 WikiData
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM146055 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.kozterkep.hu/18183/novak-eva-mellszobra pri la busto