Éva Kocziszky | |
---|---|
Éva Kocziszky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1953 (70-jaraĝa) en Békéscsaba |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | ELTE Faculty of Humanities • ELTE Faculty of Humanities |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • historiisto pri filozofio |
Éva Kocziszky [kociski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kocziszky Éva estas hungara literatur- kaj filozofihistoriisto, altlerneja instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Koczisky, ŝia mallonga geedziĝa nomo estis Siflisné.
Éva Kocziszky[1] naskiĝis la 25-an de decembro 1953 en Békéscsaba.
Biografio
Éva Kocziszky akiris diplomon en 1977 en Scienca Universitato Loránd Eötvös, baldaŭ plian diplomon en 1985. Post la unua diplomo ĝis 1983 ŝi estis praktikanto, asistanto kaj lektoro en Scienca Universitato Attila József, inter 1987-1997 eĉ docento, pli poste ŝi instruis en la origina universitato. Ŝi kandidatiĝis en 1986, ŝi doktoriĝis en 2000 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 2006-2010 kaj 2014-2018 ŝi instruis en Universitato de Okcidenta Hungario, ekde 2011 en fr:Université de Lorraine. Ŝia habilitiĝo okazis en 2007. Plej ofte ŝi okupiĝis pri Friedrich Hölderlin, Rainer Maria Rilke kaj Konstantinos Kavafis. Ŝi ricevis stipendion en 1997.
Elektitaj kontribuoj
- Hölderlin. Költészet a sötét nap fényénél (1994)
- Der fragile Körper. Zwischen Fragmentierung und Ganzheitsanspruch, hrsg. v. Elena Agazzi und Eva Kocziszky (2005)
- Archeológiai költészet a modernitásban (2015)
Elektitaj kontribuoj
- de:Wilhelm Worringer: Absztrakció és beleérzés (1989)
- Johann Wolfgang von Goethe: Faust (1-a parto, 1994)
- Søren Kierkegaard: Építő keresztény beszédek (1995)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- germanlingvaj datenoj kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM91003;jsessionid=4BF90E10CF187ED4B6B2C6219324C4D8 hungarlingva datenaro de muzeo