Éva Bartók | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bartók Éva |
Naskiĝo | 2-an de marto 1934 en Püspökladány |
Morto | 23-an de julio 2003 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | textile designer |
Éva Bartók, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartók Éva estis hungara tekstilisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Verebi Sándorné.
Éva Bartók naskiĝis la 2-an de marto 1934 en Püspökladány, ŝi mortis la 23-an de julio 2003 en Budapeŝto.
Biografio
Éva Bartók frekventis agrikulturan mezlernejon en Debrecen, poste ŝi akiris tekstilistan diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1957. Ŝia plej signifa instruisto estis Béla Molnár (tekstilartisto). Post la diplomo ŝi laboris 42 jarojn en tekstiluzino de Budakalász. En 1974 kaj 1977 ŝi vizitis la tekstilfoiron en Frankfurto (dokumonto ne distingis inter ambaŭ urboj). Ŝi ricevis premiojn en 1979 kaj 1980. Ŝi havis edzon kaj naskis filon en 1964.
Partoprenoj en ekspozicioj
- 1960 Moskvo
- 1961 Prago
- 1973, 1977, 1979 Szombathely
- 1983 Arthalo Budapeŝto
- 2009 Békéscsaba (postmorta)
- 2010 Budapeŝto (postmorta)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.