Étienne Charles de Loménie de Brienne | |||||
---|---|---|---|---|---|
franca ekleziulo kaj politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Étienne-Charles de Loménie de Brienne | |||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1727 en Parizo, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 19-an de februaro 1794 (66-jaraĝa) en Sens, Francio | ||||
Tombo | Basilique Saint-Savinien de Sens vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Q3065878 vd | ||||
Gefratoj | Athanase Louis Marie de Loménie, comte de Brienne vd | ||||
Parencoj | Louis-Henri de Loménie de Brienne vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
episkopo de Rouen | |||||
episkopo de Condom | |||||
ĉefepiskopo de Tuluzo | |||||
abato de la Monto Sankta Mikaelo | |||||
Dum | 1766 ĝis 1769 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Étienne-Charles de Loménie de Brienne (Parizo, 9a de oktobro 1727 - Sens, 19a de februaro 1794) estis franca ekleziulo kaj politikisto, nome kardinalo kaj ministro.
Li estis episkopo de Rouen, de Condom, kaj ĉefepiskopo de Tuluzo, kie li entreprenis publikajn vorkojn. De 1766 ĝis 1769, li estis abato de la Monto Sankta Mikaelo. Proksimulo de la reĝino Marie-Antoinette, li sukcedis Calonne kiel ministro "Contrôleur général des finances" en 17872 kaj estis nomumita ĉefepiskopo de Sens la venontan jaron.
Inter liaj amikoj, famaj kaj nombraj, estis Turgot, la enciklopediisto André Morellet kaj Voltaire. Li estis elektita membro de la Franca Akademio en 1770. Liaepoke estis polemiko ĉu li, estante ekleziulo, vere sincere kredis je Dio kaj je la katolika eklezio.
En 1787 li estis prezidanto de la Asembleo de Gravuloj kaj iĝis ĉefa ministro pere de apogo de la reĝino Marie-Antoinette; li klopodis apliki fortajn reformojn en la ekonomio kaj ekestis forta kontraŭstaro kun la parlamentanoj kiuj malakceptis tion. La reĝo ekziligis ilin, reformoj estis aprobitaj, sed la kontraŭstaro daŭris, ĝis Brienne demisiis kondiĉe al kunvoko de la Ĝeneralaj Statoj. Poste li iris kiel kardinalo al Italio, sed nek iris al Romo nek vidis la papon.
Dum la Franca Revolucio li iĝis konstitucia episkopo, sed estis eks-kardinaligita fare de la papo; finfine li estis arestita dufoje, post kio li mortis ĉu pro apopleksio ĉu pro venenigo.
Bibliografio
- «Étienne-Charles de Loménie de Brienne», en Encyclopædia Britannica, 1911.
- Joseph Perrin, Le cardinal de Loménie de Brienne archevêque de Sens, ses dernières années.- Episodes de la révolution, Sens, Paul Duchemin, 1896.