Éric Zemmour | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Éric Zemmour | |||||
Naskonomo | Éric Justin Léon Zemmour | ||||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1958 (65-jaraĝa) en Montreuil, Seine | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | franca • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • École Yabné vd | ||||
Partio | Reconquête vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Roger Zemmour vd | ||||
Patrino | Lucette Lévy vd | ||||
Edz(in)o | Mylène Chichportich vd | ||||
Amkunulo | Sarah Knafo vd | ||||
Infanoj | Hugo Zemmour vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • editorial columnist • ĵurnalisto • kolumnisto • publikigisto • aktivulo • politikisto vd | ||||
Laborkampo | ĵurnalismo • politiko • literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Le Suicide français vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Éric ZEMMOUR (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1958 en Montreuil) estas franca politika ĵurnalisto, verkisto, eseisto kaj kolumnisto kiu difinas sin kiel bonapartiston kaj gaŭliston, kaj estas konsiderata ekstremdekstra fare de siaj kontraŭuloj. Li estas fama pro siaj konservativaj, suverenismaj pozicioj favore al ekonomia naciismo, kontraŭ liberalismo kaj enmigrado, same kiel pro la multaj polemikoj en kiuj li estis implikita. Per la publikigo de Le Suicide français (La Franca Memmortigo), en 2014, li akiris popularecon ekster Francio. Li ankaŭ ricevis la premion Prix Richelieu en 2011 pro sia tuta kariero kiel ĵurnalisto.
En 2011 li estis kondamnata pro instigo al racia malamo[1] kaj en 2018 pro instigo al religia malamo[2].
En 2021 estis onidiro, ke li intencis kandidatiĝi en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio. Lia lasta libro, La France n'a pas dit son dernier mot (Francio ne diris sian lastan vorton), estis furorlibro de Amazon en Francio (200 000 ekzempleroj) en septembro 2021.[3]
En decembro 2021, li anoncis la kreadon de sia propra politika partio, "Reconquête", kun kiu li intencis kandidatiĝi en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio; sed post la baloto de la unua raŭndo, li atingis nur la kvaran rangon post Emmanuel Macron, Marine Le Pen kaj Jean-Luc Mélenchon.
Referencoj
- ↑ Zemmour kondamnita pro instigo al racia malamo (arkivo) ĉe Le Point, 18-a de februaro 2011
- ↑ Eric Zemmour apelacie kondamnita pro kontraŭislamaj diraĵoj (arkivo) ĉe Le Monde, 3-a de majo 2018.
- ↑ LE LIVRE D'ERIC ZEMMOUR "DÉJÀ RÉÉDITÉ". BFM TV (15/09/2021).
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Éric Zemmour en la kataluna Vikipedio.