Éréac / Erieg / Eriac
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Broons
Komunumaro Lamballe Terre et Mer
INSEE kodo 22053 [+]
Poŝtkodo 22250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 678  (2021) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 16′ N,  21′ U (mapo)48.273888888889-2.3475Koordinatoj: 48° 16′ N,  21′ U (mapo) [+]
Alto 140 m [+]
Areo 21,21 km² (2121 ha) [+]
Éréac / Erieg / Eriac (Côtes-d'Armor)
Éréac / Erieg / Eriac (Côtes-d'Armor)
DEC
Éréac / Erieg / Eriac
Éréac / Erieg / Eriac
Situo de Éréac / Erieg / Eriac
Éréac / Erieg / Eriac (Francio)
Éréac / Erieg / Eriac (Francio)
DEC
Éréac / Erieg / Eriac
Éréac / Erieg / Eriac
Situo de Éréac / Erieg / Eriac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Éréac [+]

Éréac - jen france, prononco [eʁeak], bretone Erieg, galoe Eriac - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 678 loĝantoj sur areo de 21,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Broons kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer. La teritorio havas komunan limon kun Langourla, Lanrelas, Mérillac, Rouillac, Saint-Launeuc, Sévignac kaj Le Mené.

Geografio

Ĝi situas meze inter Rennes kaj Saint-Brieuc kaj sur la vojo Dinan - Vannes tra Josselin - D 793. Ĝi estas tre malnova komunumo, la plej malnova dokumento, kiu mencias ĝin datiĝas de 1330 (Yriac).

Heraldiko

Blazono de Éréac Blazono france D'or au chef de sable.

esperante Ora kun sabla kapo.


La blazono de familio Chastelier, antaŭlonge mastro de la lokoj estis : france D'or au chef de sable, chargé d'un lambel de trois pièces d'argent[1], esperante Ora kun sabla kapo ŝarĝita per lambelo kun tri arĝentaj monpecoj.
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj

  • La kapelo de Rothouers, datiĝanta de 1765, kiu estis malbone konstruita kaj estis rekonstruita en 1858. Ĝi estas ĉirkaŭata de spaco arbe plantita. Antaŭ tiu kapelo troveblas du rimarkindaj arboj : « Cryptomeria japonica », kiuj estas tre altaj.
  • La kapelo de Chatelier dediĉita al sankta Johano la Baptisto (15-a jc kaj 18-a jc) starigita centre de la vilaĝo Chatelier ; ĝi najbaras kastelan teramason tre bone konservitan.

Projektoj de la komunumo

  • Revalorigi la krucojn kaj kalvariojn situantajn sur la komunuma teritorio
  • Aranĝo de cirkvito por piedirantoj direkte al Sainte-Marie-des-Bois, kaj poste al aliaj vilaĝoj
  • Aranĝo de la loko La Riollais, de kie panoramo al la komunumo estas videbla

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

  • Bertrand Marchand, franca trejnisto.

Bibliografio

  • En pays rural, fotoj de Alain Robert, tekstoj de Élie Geffray, ISBN 2-9502844-0-X

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto : "Armorial breton", de Guy Le Borgne, 1667.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.