Émile Grosjean-Maupin | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Fakulo |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1863 en Nancio |
Morto | 17-an de decembro 1933 (70-jaraĝa) en Wavrans-sur-Ternoise |
Tombo | Hernicourt |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Supera normala lernejo |
Familio | |
Patro | Jean Grosjean |
Patrino | Marie Maupin |
Frat(in)o | Henri Grosjean-Maupin |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • esperantologo |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 16686 |
Émile GROSJEAN-MAUPIN, en Esperanto Emilo Groĵan-Mopeno (ps. Fakulo aŭ Gromo; naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Nancy, mortis la 16-an de decembro 1933 kaj estis enterigita en la nordfranca vilaĝo Hernicourt, departemento Pas-de-Calais), estis franca instruisto ("licea profesoro") kaj unu el la plej gravaj Esperanto-vortaristoj, ano de la Lingva Komitato de 1909, de la Akademio de Esperanto kaj ties Direktoro de la Komuna Vortaro de 1920.
Vivo
Grosjean-Maupin estis emerita direktoro de la ŝtata alt-lernejo por geblinduloj en Parizo. Li esperantiĝis en 1906 kaj okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Li verkis tre multajn recenzojn kaj prilingvajn artikolojn en multaj tiam gravaj gazetoj: La Revuo, Esperanto Triumfonta (antaŭulo de Heroldo de Esperanto), Literatura Mondo kaj multaj aliaj. Li estis konstanta redaktoro de Franca Esperantisto dum ĝia tuta ekzistado dum la unua periodo (1908-1921). Grosjean-Maupin ankaŭ estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Louis Bastien notas en la Enciklopedio en 1933: "Kvankam zorge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen senĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo internacia estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Théophile Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro «Vortoj de Prof. Cart»: «En tiu ĉi kvazaŭtestamento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean-Maupin, kiu de la komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon»."
Bastien tiel kaŝe aludas al la profunda malkonkordo inter la leksikologiaj principoj kaj tendencoj de Cart kaj Grosjean-Maupin.
Vortaraj laboroj
Grosjean-Maupin pristudis kaj starigis la listojn de la novaj vortoj oficialigotaj kaj redaktis la Oficialan Klasikan Libron. Sed liaj precipaj verkoj estas la tiuepoke tre kompletaj kaj detalaj vortaroj
- Dictionnaire Complet Esperanto-Français (esperanto-franca), 1910 + pluraj eldonoj (3-a 1924), pri kiu Théophile Cart 1911 skribis en Lingvo Internacia: "Tiu vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago" kaj kiun Gaston Waringhien epitetis "senegala modelo de inteligenta leksikologio"[1]
- Dictionnaire Complet Français-Esperanto (franca-esperanto), 1913, de kiu aperis pluraj eldonoj (2-a 1924).
- Kovrilo de Dictionnaire Complet Esperanto-Français (1921)
- Kovrilo de Dictionnaire Complet Français-Esperanto (1924)
- Kovrilo de Dictionnaire Complet Français-Esperanto (1930)
Pro tiuj leksikologiaj spertoj li tuj fariĝis Direktoro de la Komuna Vortaro, kiam li estis elektita Akademiano en 1920. Ili ankaŭ fariĝis la bazo de la Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930), kies ĉefa aŭtoro kaj direktanto li estis, helpata precipe de Waringhien.
Aliaj verkoj
Krom diversaj broŝuroj li verkis:
- Kun Camille Aymonier: Cours Méthodique d'espéranto.
- Kun Michel Becker: Cours élémentaire pratique d'après la méthode combinée, 1909, tradukita italen, persen ktp.
- Kun Rudolf Sprotte: Praktisches Esperanto-Lehrbuch, Berlin, 1910.
- Tradukon de Jules Thiébault: La formortinta Amiko, 1921.
Recenzoj
Pri Cours Méthodique d'espéranto
|
Referencoj
- ↑ Beletro, sed ne el katedro, 2-a eld. 1987, p. 97.
Bibliografio
- Waringhien, Gaston. Émile Grosjean-Maupin. En: Beletro, sed ne el katedro. 2-a eld. reviziita kaj ampleksigita. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 1987, p. 95-100 (Serio Stafeto n-ro 4) ISBN 90-71205-19-3
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Émile Grosjean-Maupin en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Émile Grosjean-Maupin en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- artikolo en la loka gazeto pri lia morto.
- Rimportreto verkita de Kalocsay