Éliane Jeannin-Garreau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1911 en Bajono |
Morto | 15-an de junio 1999 (88-jaraĝa) en Issy-les-Moulineaux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | membro de Franca rezistado |
Éliane JEANNIN-GARREAU (naskiĝis la 18-an de marto 1911 en Bajono, mortis la 15-an de junio 1999 en Issy-les-Moulineaux) servis dum la dua mondmilito en Francio kiel membro de Franca rezistado.
Biografieto
Ŝi estis asistanto al la ĉefo de Franca rezistado. Nazioj arestis kaj deportis ŝin al Ravensbrück. Dum ŝia restado tie, ŝi estis torturita por igi ŝin malkaŝi la nomon de la ĉefo (kiun ili ankaŭ senscie arestis) sed ŝi nenion malkaŝis. Kiam ŝi ne estis torturita aŭ laboranta, ŝi desegnis plurajn scenojn de tio kio estis okazanta en la porvirina koncentrejo.
Ŝi fine estis liberigita kaj ŝi edziniĝis kun Roger Garreau en 1948. Ŝi havis filinon, Anne. Ŝi verkis libron pri siaj spertoj, titolitan Les Cris de la Mémoire aŭ Cries of Memory (La krioj de memoro). Ŝi instigis sian fratinon, Nicole Jeannin Neilson, traduki ĝin por ŝi en la anglan (Nicole Jeannin Neilson ankaŭ servis dum la dua mondmilito kiel deĉifranto); ŝi renkontis sian usonan edzon dum la milito kaj transloĝiĝis al Kalifornio kie ŝi vivas kun siaj edzo kaj ok infanoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Eliane Jeannin Garreau (strato) Arkivigite je 2017-01-19 per la retarkivo Wayback Machine (france)
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Éliane Jeannin-Garreau en la angla Vikipedio.