Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Porte de Pantin (pariza metrostacio). |
Église de Pantin | ||||
---|---|---|---|---|
Kajo de la stacio | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Komunumo | Pantin | |||
Geografia situo | 48° 53′ 37″ N, 2° 24′ 47″ O (mapo)48.893627705582.4129179120064Koordinatoj: 48° 53′ 37″ N, 2° 24′ 47″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 2 | |||
Jara trafiko | 2 832 467 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 12-a de oktobro 1942 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 03-10 | |||
Metro-linio | ||||
Église de Pantin [eɡliz də pɑ̃tɛ̃] (esperante Preĝejo de Pantin) estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo; ĝi situas en komunumo Pantin.
Stacio
La stacio estis malfermita en 1942. Ĝi estis la fina stacio de linio 5 ĝis la 25-a de aprilo 1985, kiam la plilongigo ĝis Bobigny - Pablo Picasso estis malfermita.
Ĝia nomo devenas de ĝia apudeco kun preĝejo de Pantin.
La 7-an de junio 1982 matene, post forta fulmotondro okazinta la antaŭtagon, pluv-akvoj enfluis tra la konstru-laboroj de la plilongigo ĝis Bobigny kaj subakvigis la finan stacion Église de Pantin. 18 vagonaroj fariĝis neuzeblaj kaj linio 5 restis ekspluatita en malfacilaj kondiĉoj dum pluraj tagoj. Help-materialo estis havigita el aliaj linioj kaj materialoj Sprague-Thomson de linio 9 estis rapide reenservigitaj anstataŭe[1].
Interkonektoj
- RATP 61 145 147 249
- TVF 54.08
- N45
Proksime
- Preĝejo Saint-Germain de Pantin
- Kanalo de Ourcq
Referencoj
- ↑ Bildo de pluv-akvoj enfluintaj la stacion la 7 junio 1982 Arkivigite je 2010-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, sur retejo « amtuir.org »