Édouard Balladur | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Édouard Balladur | |||||
Naskiĝo | 2-a de majo 1929 en İzmir (Turkio) | ||||
Religio | Katolika Armena Eklezio vd | ||||
Etno | armenoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Marsejlo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | IEP (Parizo) ENA | ||||
Partio | RPR UMP | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Josèphe Delacour | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
14-a franca ĉefministro (162-a registarestro) | |||||
Dum | 29-a de marto 1993 – 11-a de majo 1995 | ||||
Prezidento | François Mitterrand | ||||
Antaŭulo | Pierre Bérégovoy | ||||
Sekvanto | Alain Juppé | ||||
Ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financoj kaj privatigo 13-a ministro pri financoj de la 5-a Respubliko | |||||
Dum | 20-a de marto 1986 – 10-a de majo 1988 | ||||
Prezidento | François Mitterrand | ||||
11-a ĉefsekretario de la prezidejo de la Franca Respubliko | |||||
Dum | 5-a de aprilo 1973 – 2-a de aprilo 1974 | ||||
Prezidento | Georges Pompidou | ||||
Sekvanto | Bernard Beck (sub Alain Poher, provizora prezidento) Claude Pierre-Brossolette (sub Valéry Giscard d'Estaing) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Édouard Balladur, naskiĝinta la 2-an de majo 1929 en İzmir en Turkio, estas franca politikisto .
Ŝtatkonsiliano, li oficis kiel ĉefsekretario de la prezidejo de la Franca Respubliko de 1973 ĝis la morto de prezidento Georges Pompidou, en 1974. Poste li estis ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financoj kaj privatigo en la unua registaro de la kunregado, de 1986 ĝis 1988.
La 29-an de marto 1993, Édouard Balladur estis nomumita ĉefministro, post la venko de Unuiĝo por Francio en la deputitaj balotoj, tiel inaŭgurante la duan kunregadon. Kandidato en la prezidenta baloto de 1995, subtenata de Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) kaj parto de Kuniĝo por la Respubliko (RPR), li fine rangis en tria pozicio kun 18,58 % da voĉoj.
Post eksiĝo de ofico de ĉefministro, Édouard Balladur retrvis sian seĝon de deputito de Parizo, poste li prezidis la komisionon pri eksterlandaj aferoj de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007.
Verkoj pri Édouard Balladur
- Claire Chazal, Balladur, eld. "Flammarion", 1993 (ISBN 2080667599)
- Éric Zemmour, Balladur, immobile à grands pas, eld. "Grasset", 1995 (ISBN 2246489717)
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|