Åsne Seierstad | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Åsne Seierstad | |||||
Naskiĝo | 10-an de februaro 1970 (54-jaraĝa) en Oslo | ||||
Lingvoj | norvega vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Dag Seierstad vd | ||||
Patrino | Frøydis Guldahl vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Bookseller of Kabul vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Åsne Guldahl SEIERSTAD (naskiĝinta la 10-an de februaro 1970 en Oslo) estas norvega verkistino kaj ĵurnalistino.
Vivo
Seierstad pasigis la junulajn jarojn en Lillehammer kun frato kaj fratino. Ŝi finstudis ĉe la Universitato de Oslo la lingvojn rusan kaj hispanan, krome la fakon "Historio de ideoj".
Unue ŝi laboris por la gazeto Arbeiderbladet. Inter 1993 kaj 1996 ŝi estis korespondantino en Rusio kaj en 1997 en Ĉinio. Inter 1998 kaj 2003 ŝi dungitis por la televida ĵurnalo Dagsrevyen de NRK kiel militreportero en konfliktregionoj, i.a. en Serbio, Kosovo, Afganio, Irako kaj Ĉeĉenio. Ankaŭ la sveda televido sendis ŝiajn raportojn.
Ŝiaj libroj tradukitis en plurajn lingvojn. Kun la ĵazmuzikisto Trygve Seim ŝi havas du infanojn.[1]
Polemikoj pri libro pri la familio de kabula librovendisto
La libro Bokhandleren i Kabul skribite post ŝia restado ĉe afgania librovendista familio en Kabulo ankaŭ tradukitis en multajn lingvojn. La dua edzino de la librovendisto poste ekprocesis kontraŭ Seierstad pro laŭdire malĝusta citado kaj nepermesita prezento de privataĵoj. Laŭ la akuzintino kelkaj parencoj eĉ elmigrus poste pro tro granda honto al Pakistano aŭ Kanado.[2]
Honoroj
- 1999: Gullruten
- 2001: Fritt Ords honnør
- 2002: Årets frilanser; Bokhandlerprisen
- 2003: Den store journalistprisen; Årets Peer Gynt
- 2004: EMMA (Ethnic Multicultural Media award); Prix de Libraires
- 2016: Brageprisen i klassen for beste sakprosabok for To søstre; Neshornet, Klassekampens kulturpris
- 2018: Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung
Verkoj
- 2000 Med ryggen mot verden: Portretter fra Serbia
- 2002 Bokhandleren i Kabul
- 2003 Hundre og en dag
- 2007 De krenkede
- 2013 En av oss: En fortelling om Norge
- 2016 To søstre
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Åsne Seierstad en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Recenzoj de libroj de Seierstadt
- Pri Seierstad ĉe Internet Movie Database
- Bibliografieto sur eldoneja retpaĝaro Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliografieto sur televida retpaĝaro
- Freŝaj artikoloj de Seierstadt ĉe "Morgenbladet" Arkivigite je 2018-03-19 per la retarkivo Wayback Machine