Árpád Szathmáry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szathmáry Árpád |
Naskiĝo | 1847 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 7-an de oktobro 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Dániel Szathmáry |
Patrino | Lujza Szathmáryné Farkas |
Edz(in)o | Margit Hunyady |
Infano | Árpád Szathmáry |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Árpád Szathmáry [satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry Árpád estis hungara aktoro, reĝisoro, operetkantisto. Lia nobela antaŭnomo estis jobbateleki, lia edzino estis Margit Hunyady.
Árpád Szathmáry naskiĝis en 1847 en Pest (urbo), li mortis la 7-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Szathmáry post la bazlernejo laboris en vendejo. En 1862 li komencis kantadi en teatra koruso de Endre Latabár (patro). Post jaroj li ricevis diversajn rolojn kaj li estis membro de diversaj trupoj (ekzemple de Andor Sztupa (1871, 1874), de Ignác Krecsányi (1894-1896)). Ekde la malfruaj 1870-aj jaroj li estis ankaŭ reĝisoro de operetoj. Ekde 1896 li apartenis al Gaja Teatro. Li edziĝis dufoje, lia samnoma filo estis same aktoro.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Miller (en 1880 en Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Ede Szigligeti:
- A mama - Tivadar Szegfű
- Cigány - Zsiga
- Gergely Csiky: Cecil házassága - Gábry
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.