Árpád Szabados | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabados Árpád |
Naskiĝo | 18-an de marto 1944 en Szeged |
Morto | 13-an de junio 2017 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • ilustristo • grafikartisto |
Árpád Szabados [sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados Árpád estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).
Árpád Szabados naskiĝis la 18-an de marto 1944 en Szeged, li mortis la 13-an de junio 2017 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Szabados akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1968. Lia plej grava instruisto estis Lajos Szentiványi (pentristo), Sándor Ék Károly Raszler. Inter 1968 kaj 1973 li instruis en gimnazio, li estis ankaŭ arta redaktoro inter 1970-1984. Li gvidis pentristan klubon inter 1975 kaj 1988. Li havis stipendiojn inter 1970-1973, 1987, 1991 kaj 1998. Li ekinstruis en 1984 en la menciita altlernejo, kie li estis rektoro inter 1995-2002 (eĉ en tiu periodo la altlernejo transformiĝis al universitato). Li ricevis premiojn inter 1973-2002. Li estis titulara profesoro de Universitato de Indianao. Li ofte ĉerpis temojn el infanaj desegnaĵoj.
El solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1968, 1975, 1980, 1989, 1993, 2001, 2004)
- Szeged (1978, 1987)
- Hamburgo (1980)
- Arthalo Budapeŝto (1986)
- Romo (1989)
- Stuttgart (1992, 1993, 1994, 2002)
- Varsovio (1997)
- Salgótarján (2004)
El grupaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Elefánt (tuĉa desegnaĵo)
- Fekete cicám (akrilo, 2001)
- Utak (pentraĵo)
Elektitaj fakliteraturaj kontribuoj
- Metszés és nyomtatás, Műhelytitkok (1972)
- Bukta (1981)
- Kicsit szárazon (1991)