Árpád SCHILLING [ŝiling] estis hungara, rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Noszoly la 18-an de novembro 1880 kaj mortis en Stutgarto en 1955.
Kariero
Árpád Schilling komencis siajn medicinajn studojn en Universitato de Zuriko kaj li diplomitiĝis en Universitato de Koloĵvaro en 1905. Li specialiĝis pri kirurgio en Budapeŝto, kaj laboris en hospitalo de Ordeno Irgalmas. En 1912 oni nomumis lin ĉefkuracisto pri kirurgio en Dicsőszentmárton. Post la unua mondmilito li laboris en Oradea. Pro aplikado de hemeopatio oni eligis lin el societo Orvos-, Gyógyszerész- és Természettudományi Egylet de Departemento Bihor. En 1931 oni elektis lin vicprezidanto de Ligo de Internacia Homeopatio en Parizo.
Studaĵo
- Új irányelvek és eredmények az organotherápiában en Erdélyi Orvosi Lap (Kv. 1924/15–16)
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.