Árpád Radó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1909 en Sărsig |
Morto | 13-an de junio 1943 (34-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • poeto |
Árpád RADÓ [rado:] estis rumania hungara ĵurnalisto. Li naskiĝis en Sárszeg la 1-an de januaro 1909 kaj mortis en Volokonovka (Ukraino) la 13-an de junio 1943.
Kariero
Árpád Radó de 1928 estis rubrikestro pri teatro de Napló, Nagyváradi Napló, konstanta kunlaboranto de Ellenzék. En 1932 li publikigis flugfolion sub titolo Manifesztum kontraŭ ekzekuto de Imre Sallai kaj Sándor Fürst. Estas elstara lia kontraŭfaŝisma publicistikaĵo titolita Hitler bajusza (Lipharoj de Hitler) aperinta en Napló (1939). Li mortis en laborkampo en soveta fronto.
Verkoj
- A kis cukrászlány, opereto, 1930, Pisztráng, unuakta teatraĵo, 1931, Lendület (poemoj, Nv. 1929); Viharos napok (esekolektaĵo, Nv. 1939).
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.