Árpád P. Buzogány
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1965 (1965-05-22) (58-jaraĝa)
en Cristuru Secuiesc
Lingvoj rumana hungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo verkisto bibliotekisto

P. BUZOGÁNY Árpád [buzoga:nj] estas rumania hungara verkisto. Li naskiĝis en Cristuru Secuiesc la 22-an de majo 1965.

Biografio

Árpád P. Buzogány diplomitiĝis pri hungara lingvo kaj literaturo en la UBB de Kluĵo, poste en ELTE de Budapeŝto li akiris diplomon de kultura peranto. Li estis instruisto, prikultura rubrikestro kaj respondecredaktoro de gazeto Udvarhelyi Híradó, bibliotekisto. Aktuale li estas publikkultura fakulo de Fontocentro por Tradicikonservado de distrikto Harghita kun sidejo en Odorheiu Secuiesc. Li publikis pli ol 30 librojn: porinfanajn, lokhistoriajn, etnografiajn, gazetraportaĵojn, tradukaĵojn ktp.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.