Árpád Lehotay [lehotai], hungare Lehotay Árpád estis hungara aktoro, reĝisoro, profesoro kaj teatrestro. Lia edzino estis Vera Sennyei.
Árpád Lehotay naskiĝis, kiel Lehoczky Árpád la 27-an de aprilo 1896 en Hungario, en urbo Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio) - mortis la 19-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Lehotay frekventis universitaton por esti inĝeniero, sed Sándor Hevesi ektrovis lin talenta aktoro. Inter 1926-1944 li estis ano de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1935 li ekinstruis en la aktora lernejo. Inter 1945-1947 li estris Nacian Teatron de Szeged. En tiu jardeko li roladis en diversaj teatroj, ekzemple en Teatro Madách.
Liaj roloj (elekto)
- 24 kinejaj filmoj inter 1927-1950, ekzemple Subplando da tero, 1948
- 14 reĝisoradoj inter 1945-1949, ekzemple Ferenc Molnár: Hattyú (La cigno), 1946; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk), 1946
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Julius Caesar - Octavius kaj Antonius; Otelo - Cassio; Goethe: Faust - titolrolo; Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo; Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám kaj Lucifer (ambaŭ viraj ĉefroloj); József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - titolrolo; Zsigmond Móricz: Rokonok (Parencoj) - urbestro
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.