Árpád Latabár | |
---|---|
Árpád Latabár en 1939 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Latabár Árpád |
Naskiĝo | la 22-an de novembro 1903 en Sátoraljaújhely (Hungario) |
Morto | la 1-an de decembro 1961 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Árpád Latabár (1878 - 1951) |
Frat(in)o | Kálmán Latabár (1902 -1970) |
Parencoj | Kálmán Árpád Latabár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Árpád Latabár, laŭ hungarlingve kutima nomordo ifj. Latabár Árpád estis hungara aktoro, operetkantisto, voĉoaktoro, komikisto. Lia patro estis Árpád Latabár (1878), lia frato estis Kálmán Latabár. Pro la alta statuo li estis vaste konata "longa Latyi" (Latyi estis karesnomo de lia frato Kálmán).
Árpád Latabár naskiĝis la 22-an de novembro 1903 en Sátoraljaújhely, li mortis la 1-an de decembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Latabár ne lernis aktoradon, li aĝis 16, kiam li komencis esti aktoro. Li apartenis al Várszínház inter 1921-1924, sed en la lasta jaro li havis rolojn ankaŭ en Operetoteatro (Budapeŝto), poste li estis migranta aktoro en Ĉeĥoslovakio, kie vivis multe da hungaroj. Inter 1927–1931 li faris turneojn kun sia frato Kálmán en Eŭropo kaj Afriko. En 1931 ili havis rolojn en Vieno, en la sekva jaro en Berlino. ili staris antaŭ internacia kariero pro alta nivelo de komikeco kaj danco, tamen ili revenis al Hungario. Árpád individue havis rolojn kaj Eŭrope kaj naskiĝlande (Hago (1934), Genova (1937), Parizo (1940), Budapeŝto en 11 teatroj (Teatro Magyar, Teatro Belvárosi, ktp). Post la 2-a mondmilito li apartenis ekzemple el Operetoteatro (1945, 1947–1949, 1953-1954, 1957-), Gaja Teatro (1951–1954).
Elektitaj teatraj roloj
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafo Mixi (la plej furora rolo)
- Imre Kálmán: A csárdáskirálynő - Ferkó
- Béla Zerkovitz: A legkisebbik Horváth lány - Dorner
- Viktor Jacobi: Leányvásár - grafo Rottenberg
- Mihály Eisemann:
- Meseáruház - Vili
- Bástyasétány 77 - Sasek
- Jacques Offenbach: Szép Heléna - Ajay
- Jenő Huszka: Erzsébet - Flórián
Elektitaj filmaj roloj
- Borcsa Amerikában (1938) - dancisto
- Ismeretlen ellenfél (1940) - drinkejestro
- Mágnás Miska (1948) - grafo Mixi
- Gábor diák (1955) - turka pilgrimanto
Dubladaj roloj
Lia tradukaĵo
- Verneuil: Mamám, a kisasszony - (komikaĵo)