Árpád Király | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1923 en Pápa |
Morto | 22-an de septembro 2006 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero • elektrika inĝeniero |
Árpád Király [kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Árpád estis hungara inĝeniero, muzeestro.
Árpád Király naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1923 en Pápa. Li mortis la 22-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Király akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1947. Post siaj studoj li instruis, tamen ne longe, poste li havis inĝenieran postenon en Pécs, en 1953 en Komló, post 2 jaroj en Budapeŝto. En tiuj urboj li gvidis elektrajn muntadojn. Li pensiuliĝis en 1984. En tiuj jardekoj li savis malnovajn elektrajn konsistaĵojn, fine li establis muzeon pri elektrotekniko. En 1993 li fondis societon pri memoro de Ányos Jedlik. Li ricevis premiojn inter 1977 kaj 2004.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.