Árpád Juhász | |
---|---|
![]() Árpád Juhász en la televizio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1935 (88-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | geologo |
Árpád Juhász [juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Árpád estas hungara geologo.
Árpád Juhász[1] naskiĝis la 1-an de junio 1935 en Pécs.
Biografio
Árpád Juhász maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Inter 1958-1962 li laboris en muzeo, inter 1963 kaj 1970 en la nafta trusto. En tiu periodo li estis ankaŭ konata preleganto en la radio kaj televizio ekde 1960, krome en la sekvaj jardekoj li estis vojaĝisto en 109 landoj. Ekde 1971 li havis kontraktojn aŭ postenojn de studioj, radioj, televizioj. En 1984 li doktoriĝis en la universitato. Li ricevis premiojn inter 1989-2019. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.
Elektitaj kontribuoj
- Magyarország földtörténete (1974)
- A kőolaj nyomában (1979)
- Évmilliók emlékei. Magyarország földtörténete és ásványi kincsei (studenta lernolibro, 1983)
- Gúta és környéke a múlt századokban (1996)
- Észak-Amerika. Alaszkától a Yucatán-félszigetig (kunaŭtoro, 2001)
- Gleccserek, a Föld hőmérői (2012)
- Egzotikus Ázsia (2014)
Elektitaj filmoj (kunlaboranto)
- Másfélmillió lépés Magyarországon (serio, 1981)
- Magyarország barlangjai (serio, 1989)
- Kerekek és lépések (serio, 1993-1994)
Fontoj
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva intervjuo kun biografio Arkivigite je 2020-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.