Árpád Bitay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1896 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 1937 (41-jaraĝa) en Alba Iulia |
Lingvoj | hungara • rumana • germana • latina |
Ŝtataneco | Hungario • Reĝlando Rumanio |
Alma mater | "King Ferdinand I" University |
Familio | |
Infano | Ilona Bitay |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • tradukisto |
BITAY Árpád estis rumanuja hungara literaturhistoriisto, tradukisto, teologia profesoro naskita en Budapeŝto la 20-an de julio 1896 kaj mortinta en Alba Iulia la 30-an de novembro 1937. Li estis la patro de Ilona Bitay.
Biografio
Árpád Bitay studis juron en Debrecen,li instruis en Alba Iulia kaj Kluĵo. En 1923 li finis la fakojn pri historio kaj rumana lingvo en la Universitato Ferdinand la 1-a de Kluĵo. Ekde la komenco de 1927 li studis en Berlin kaj Lepsiko romanistikon. Ekde 1931 li estis hungara sekciestro en la malplimulta ministerio, ekde 1933 li estis suburbestro de Alba Iulia, konsilanto de Alsó-Fehér, hungara ano de la instrua ĉefkonsilantaro de la rumana registaro. Li estis ano de Erdélyi Irodalmi Társaság, de Kemény Zsigmond Társaság, de la Magyar Irodalomtörténeti Intézet, de la Erdélyi Katolikus Akadémia. Li estis konstanta kunlaboranto de la gazetoj: Ellenzék, Erdélyi Irodalmi Szemle, Erdélyi Múzeum, Magyar Kisebbség, Pásztortűz. Li tradikis la verkojn de Vasile Alecsandri, Ion Luca Caragiale, Ion Creangă, Barbu Stefănescu Delavrancea, Emil Isac kaj li konatigis la grandulojn de la hungara kulturo en rumana lingvo (István Széchenyi, Mihály Vörösmarty, Sándor Petőfi, János Arany, Imre Madách, Balázs Orbán, Franz Liszt. El hungara lingvo li tradukis al rumana lingvo verkojn de Ede Szigligeti, Géza Gárdonyi, Mór Jókai, Kálmán Mikszáth. Li estis konstanta preleganto en Vălenii de Munte de la somera libera universitato.
Verkoj
- Műfordítások román költőkből, red. antologio (Kolozsvár, 1928).
- A román irodalomtörténet összefoglaló áttekintése (Gyulafehérvár, 1922);
- Rövid román nyelvtan (Kv. 1923);
- Istoria literaturii române (Kv. 1924);
- Az erdélyi románok a protestáns fejedelmek alatt (Dicsőszentmárton, 1925);
- Gyulafehérvár Erdély művelődéstörténetében (ETF 3. Kv. 1926);
- Erdély jeles kath. papjai (Kolozsvár, 1926);
- A moldvai magyarság (Kolozsvár, 1926);
- Az erdélyi róm. kat. státus gyulafehérvári "Majláth" főgimnáziumának megalakulása (Arad 1930);
- Az Alba-Iulia-i róm. kat. székesegyház és környéke (Gyulafehérvár 1936);
- "...hogy románok és magyarok jobban megismerjék egymást..." (Testamentum 1977).