Ármin Schwenszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de aprilo 1846 en Bánát-Komlós (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 20-an de januaro 1927 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Aŭstra imperio |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto |
Ármin Schwenszky [ŝvenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwenszky Ármin estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Ármin Schwenszky[1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1846 en Bánát-Komlós (Transilvanio kaj Banato, Aŭstra Imperio, nuntempa Comloșu Mare en Rumanio), li mortis la 20-an de januaro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
Ármin Schwenszky frekventis gimnazion en Kecskemét, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Instituto de Budapeŝto en 1877. Post la diplomo li estis asistanto en la sama loko (1878-1880), pli poste li gvidis la kvarantenan stacion pri porkoj en Kőbánya du jarojn. Inter 1882 kaj 1914 li instruis en la instituto (intertempe altlernejo). Li okupiĝis pri malsanoj de la hufoj. Li pensiuliĝis en 1915. Li ricevis regxan premion en 1896.
Elektitaj kontribuoj
- Közlemény az 1878. évben uralgott keleti marhavészről (1878)
- Mérési kisérletek a lóláb különböző állásain, különös tekintettel a patára (1889)
- Mérési kisérletek a pata mechanismusáról (1890)
- Patkolástani kézikönyv (manlibro kun Béla Nádaskay, 1891, 3-a eldono: 1898)
- Szarvasmarha csülkeire való födeles patkó (1901)
Fontoj
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo S, poste sercxu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo S, poste sercxu la nomon)