Ármin Frisch | |
---|---|
![]() Ármin Frisch ĉirkaŭ 1927 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de januaro 1866 en ![]() |
Morto | la 13-an de aprilo 1948 en ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • instruisto • rabeno |
Ármin Frisch [friŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Frisch Ármin estis hungara instruisto, rabeno.
Ármin Frisch[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1866 en Migléc (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Milhosť en Slovakio), li mortis la 13-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio
Ármin Frisch devenis el juda familio. Li lernis en juda instituto inter 1884-1894, en 1893 li doktoriĝis, post 2 jaroj li rabeniĝis, krome li havis licencon pri pedagogio. Li instruis judojn ekde 1898, krome li havis postenon en juda organizaĵo en Budapeŝto. Li verkis ankaŭ lernolibrojn. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
- Kant ethikájának elmélete, különös tekintettel az általánosságra és szükségességre (1893)
- Szemelvények a zsoltárok könyvéből. Bevezetéssel, tárgyi és nyelvi magyarázatokkal (1901)
- Szemelvények a Biblia utáni zsidó irodalomból (1906, 1993)
- A zsidók története 1492-től napjainkig (sen eldonjaro)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM55100 hungarlingva datenaro de muzeo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.