Ángeles González-Sinde | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1965 (58-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Familio | |
Patro | José María González-Sinde |
Amkunulo | Claudio López Lamadrid |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • politikisto • aktoro • verkisto • tradukisto |
Ángeles GONZÁLEZ-SINDE Reig (Madrido, 7a de aprilo 1965) estas hispana scenaristo kaj reĝisoro, nuna prezidantino de la Reĝa Patronaro de la Muzeo Reĝino Sofia ekde 2020.[1] Antaŭe, inter 2009 kaj 2011 ŝi estis ministro pri kulturo de la Registaro de Hispanio kaj inter 2006 kaj 2009 ŝi estis prezidanto de la Kinakademio de Hispanio.
Ŝi estis la scenaristo de nombraj televidaj serioj, kiel Truhanes kaj La casa de los líos, same kiel dekduo da filmoj, inter kiuj La buena estrella (La bona stelo), de Ricardo Franco (1997), per kiu ŝi ricevis sian unuan Goya-premion. Ŝia debuto kiel reĝisoro, kaj unu de ŝiaj plej premiitaj filmoj estis La suerte dormida (2003), protagonistigita de Adriana Ozores. Ŝi estis ankaŭ reĝisoro de unu de la kurtoi de Madrid 11M: Todos íbamos en ese tren (2004). Pli ĵusa scenaro scenaro estis por la seksafera komedio Mentiras y gordas (2009),[2] protagonistigita de aktoroj popularaj pro ilia partopreno en televidaj serioj, kiu estis sukcesa biletvendaĵo.[3]
Dum sia funkciado kiel ministro, ekestis polemiko pri la nomita "Leĝo Sinde", tio estas regulo kontraŭ la libera disvastigo de filmoscenoj pere de Interreto. Tiun regulon finfine oni ne aprobis.[4]
Referencoj
- ↑ Riaño, Peio H. (23a de junio 2020). «Ángeles González-Sinde, nueva presidenta del patronato del Museo Nacional Reina Sofía». EL PAÍS. Konsultita la 9an de aprilo 2021.
- ↑ El País. [https://elpais.com/cultura/2009/03/23/actualidad/1237762807_850215.html «El desenfreno según Albacete & Menkes».
- ↑ Fotogramas.es (30a de marto 2009). «Mentiras y gordas arrasa en la taquilla».
- ↑ El Gobierno entierra la ley Sinde tras un tumultuoso Consejo de Ministros
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ángeles González-Sinde en la hispana Vikipedio.