Ángel Andrade | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1866 en Ciudad Real |
Morto | 18-an de novembro 1932 (66-jaraĝa) en Ciudad Real |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando • Real Academia de España en Roma |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo |
Ángel ANDRADE Blázquez (Ciudad Real, 1866-Ciudad Real, 1932) estis hispana pentristo kiu faris plej parton de sia verkaro en Madrido kaj Ciudad Real. Li estas konsiderata la malkovrinto de Antonio López Torres.[1]
Li studis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando, kie li estis stipendiita de la "Diputación Provincial" de Ciudad Real. En siaj lastaj jaroj li pentris verkojn pli malgrandajn. Lia verkaro estas privataj kolektoj, en la Muzeo de Ciudad Real, kaj en la Palaco de la Provinca Deputitaro, kie estas krome murpentraĵoj. Grava parto de lia verkaro estas pejzaĝoj laŭ inspiro de la stilo impresionismo.
Referencoj
- ↑ Ŝlipo en la Muzeo Prado. Konsultita la 12an de novembro 2017.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.