Ágoston Zimmermann | |
---|---|
Ágoston Zimmermann 1923 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1875 en Mór |
Morto | 6-an de oktobro 1963 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto • politikisto |
Ágoston Zimmermann [Agoŝton cimerman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zimmermann Ágoston estis hungara bestkuracisto, anatomo, profesoro, membro (korespondanta en 1922, ordinara en 1934, honora en 1942) de Hungara Scienca Akademio.
Ágoston Zimmermann naskiĝis la 3-an de decembro 1875 en Mór (urbo). Li mortis la 6-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Ágoston Zimmermann maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Akademio de Budapeŝto en 1895, ekde la sekva jaro li ekinstruis samloke. En 1910 li atingis la instruan rangon privata profesoro, jam en la bestkuracista altlernejo publika eksterordinara profesoro. En 1933 kaj 1939 li estis rektoro. En 1946 li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri anatomio de hejmbestoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957.
Elektitaj publikaĵoj
- Anatómiai gyakorlatok háziállatokban (1911)
- A házinyúl természetrajza és hasznosítása (1917)
- Háziállatok anatómiája (Anatomio de hejmbestoj), (1920)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)