Ágoston Kollányi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1913 en Esztergom |
Morto | 7-an de majo 1988 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Infanoj | Ágoston Kollányi, Jr. • Judit Kollányi |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
Ágoston KOLLÁNYI [Agoŝton kolAnji], hungare Kollányi Ágoston, Esperante Aŭgusteno Kollányi estis hungara reĝisoro.
Ágoston Kollányi naskiĝis la 6-an de novembro 1913 en Esztergom - mortis la 7-an de majo 1988 en Budapeŝto.
Biografio
Ágoston Kollányi akiris diplomon pri matematiko-fiziko en universitato, poste li frekventis aktoran akademion pri reĝisorado en Budapeŝto. En 1947 li faris reklamajn filmojn. Post 3 jaroj li ekhavis taskojn por produkti sciencajn-edukajn filmojn. En tiu fako li estis tutmonde konata, en 1956 li ricevis premion en Cannes. Li ricevis premion Kossuth en 1958, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (selekto)
- sennombraj kinejaj filmoj (plej ofte mallongaj filmoj), ekzemple Beszélnek a színek (Parolas la koloroj), 1953; Aggtelek, 1954; Kati és a vadmacska (Katenjo kaj la sovaĝkato) (escepte longa filmo), 1955; István Szőnyi, 1957; Monguzok szigete (Insulo de mungotedoj) (kun helpo de Jugoslavio), 1958; Ének a vasról (Kanto pri fero), 1963; Mindenki a holdra néz Ĉiuj rigardas la Lunon), 1969; A természet geometriája (Geometrio de la naturo), (1974); Színház Győrben (Teatro en Győr), 1978; Álmodik az állatkert (Sonĝas la bestoĝardeno), 1984; Ünnep Esztergomban (Festo en Esztergom), 1987
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.