Ágoston Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1932 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de marto 2002 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto • baleta majstro |
Ágoston Balogh [Agoŝton balog] laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Ágoston estis hungara baletisto, baletmajstro.
Ágoston Balogh[1][2] naskiĝis la 9-an de julio 1932 (laŭ alia informo en 1929) en Budapeŝto, li mortis la 11-an de marto 2002 en Budapeŝto.
Biografio
Ágoston Balogh studis baleton de Ferenc Nádasi kaj ricevis stipendion en la teatra jaro 1949. En la sekva teatra jaro li ricevis membrecon en baleta branĉo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li estis levita privata dancisto en 1960. Post 3 jaroj li estis ankaŭ baletmajstro ĝis 1993, poste li pensiuliĝis. Kelkfoje li faris koreografiajn laborojn. Li ricevis premion en 1989 kaj li ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo" en 2004. Lia edzino laboris en muzika notaciejo de la Operejo.
Liaj roloj (elekto)
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij:
- Cignolago - Mazurka; kortega stultulisto; princa edukisto
- La Nuksrompilo - Drosselmeier
- Léo Delibes-Gyula Harangozó: Coppelia - Coppélius; dancmajstro
- Ŝekspiro-Prokofjev: Romeo kaj Julieta (baleto) - monaĥo Laŭrenco
- Zaharov: Baĥĉiseraja fontano (baleto) - Nurali; polo
- Aram Ĥaĉaturjan: Spartacus (baleto) - gardisto
- Gyula Harangozó: Lúdas Matyi (baleto) - Döbrögi
- Zoltán Kodály: Háry János - solista dancisto
- Sylvia (baleto) - servisto
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.