Ágnes Deli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Deli Ágnes |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1963 (60-jaraĝa) en Mohács |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Ágnes Deli [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deli Ágnes estas hungara skulptisto, altlerneja instruisto.
Ágnes Deli [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1963 en Mohács.
Biografio
Ágnes Deli akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1987, poste ŝi lernis en akademio Gerrit Rietveld de Amsterdamo (1988-1991) de Helly Österreicher, fine en Hungara Belarta Altlernejo (1991-1995) de György Jovánovics. Ekde 1994 ŝi havis eksterlandajn kaj hungarajn stipendiojn. Inter 2001-2003 ŝi estis asistanto en Hungara Belarta Universitato, poste ŝi akiris sciencan gradon DLA samloke. En la lernojaro 2007 ŝi instruis en Altlernejo de Nyíregyháza, poste en Universitato de Kaposvár, kie ŝi akiris la instruan rangon docento en 2010. Post 3 jaroj ŝi habilitiĝis en Universitato de Pécs. Ŝi ricevis premiojn inter 1993-2015. Ŝia edzo estas skulptisto.
Elektitaj solaj ekspozicioj
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Amsterdamo (1990)
- Budapeŝto (1992, 1998)
- Hamburgo (1995)
Elektitaj artaĵoj
- "1.Terv/1" (tuĉa grafikaĵo)
- Felhőtlenül (2006)
Fontoj
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-07. Alirita 2018-10-07.