Ágnes Bánfalvy | |
---|---|
![]() Ágnes Bánfalvy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1954 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ágnes Bánfalvy [Agneŝ bAnfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánfalvy Ágnes estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, instruisto.
![](../I/B%C3%A1nfalvy_%C3%81gi_cropped.jpg.webp)
Ágnes Bánfalvy[1][2] naskiĝis la 30-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.
Biografio
Ágnes Bánfalvy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1976. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Szinetár kaj László Babarczy. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro. Inter 1978–1981 ŝi estis aktoro de la filma produktejo, poste ŝi disidis kun la unua edzo al Svedio. Iom poste ili vivis en Parizo, kie ŝi ricevis filman rolon. Pli poste ili vivis en Novjorko, kie ŝi studis en Universitato Kolumbio. Post la anglalingva diplomo (1984) ŝi instruis en California State University en Los-Anĝeleso. En 1992 ŝi hejmenvenis jam eksedziniĝinta kaj daŭris la aktoran karieron. Ŝi denove edziniĝis kaj naskis filon. En 2007 ŝi fondis aktoran mezlernejon. Ŝi ricevis premiojn inter 1978-2012.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Dezső Kosztolányi: Édes Anna - Vízyné
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - ina titolrolo
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Ilona
- Endre Fejes: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - vendistino
Ŝiaj reĝisoroj (elekto)
- P. L. Travers: Mary Poppins
- William Shakespeare: Dekdua Nokto aŭ Epifanio: aŭ kiel vi volas (1994)
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Geedziĝo de Figaro
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- A kenguru (1975) - amikino
- Kísértet Lublón (1976) - Annuska
- Mephisto (1981) - Angelika Siebert
- Túl az életen (1997)
- Állítsátok meg Terézanyut! (2004) - Nóra
- A kém, aki dobott engem (2018) - Jaguar Woman
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Mariette Hartley, Agnetha Fältskog, Ava Gardner[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- A gonosztevő (1974)
- Abigél (1978) - Torma Piroska
- A filozófus (1981) - Angelika
- A pályaudvar lovagja (1993) - kondolenculino
- Capitaly (2002) - Teréz
- Jóban Rosszban (serio, 2017) - Judit Telekes
- Apatigris (2021) - Viktória
Ŝia libro
- Aranycsillagom (1995)