Ádám Schnell [ŝnel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schnell Ádám estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Ádám Schnell naskiĝis la 29-an de januaro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
Ádám Schnell frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1989. Lia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Inter 1987-1993 li apartenis al trupo de Teatro Madách, poste al Teatro József Attila. Ekde 2013 li estas membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis 3 premiojn inter 2004-2014.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
- Kiel plaĉas al vi - Jaques
- La Vintra Fabelo
- La komedio de eraroj - Ephesusi Antipholus
- La dresado de la megero - Lucentio
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - sekretario Wurm
- József Katona: Bánk bán - Biberach
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Sülve-főve (1991)
- Csocsó, avagy éljen május elseje! (2001)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Teljes napfogyatkozás (1989)
- Barátok közt (serio, 1998)
- Hacktion (2012)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Al Pacino, Kevin Costner, Nicolas Cage, kaj aliaj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.