Ádám Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1944 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | artisto • skulptisto |
Ádám Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Ádám estas hungara skulptisto, profesoro.
Ádám Farkas naskiĝis la 21-an de novembro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Ádám Farkas frekventis industriartan mezlernejon inter 1961–1964 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1968. Li lernis ĉefe de Sándor Mikus. En la sekva jaro li plulernis en Parizo. Hejmenveninta li komencis krei skulptaĵojn. Aparte menciindas diversaj skulptaĵetoj por blinduloj. Ekde 1990 li komencis instrui en la menciita altlernejo (jam universitato), post 2 jaroj li estis nomumita katedrestro. Inter 2002 kaj 2005 li estis rektoro. Li ricevis premiojn ekde 1979, en 2016 ankaŭ premion Kossuth.
Liaj elektitaj solaj ekspozicioj
- 1968, 1972, 1982, 1993, 2004, 2006 • Szentendre
- 1973, 1978, 1993, 2002 • Budapeŝto
- 1983 • Bazelo
- 1992 • Antverpeno
Liaj elektitaj komunaj ekspozicioj
- 1969 • Bulonjo-ĉe-Maro
- 1978 • Parizo
- 1979-1997 • Pécs
- 1987 • Munkeno
- 2006, 2009 • Szentendre
Liaj elektitaj skulptaĵoj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.