Ádám Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1609 (1609-02-14)
en Güssing
Morto 15-an de marto 1659 (1659-03-15) (50-jaraĝa)
en Rechnitz
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Franz von Batthyány
Patrino Eva Popel z Lobkowicz
Frat(in)o Elisabeth Batthyány
Edz(in)o Aurora Formentini
Infanoj Eleonora Batthyány Pál, Graf Batthyány de Német-Ujvár Kristof, Graf Batthyány de Német-Ujvár
Okupo
Okupo ĉambelano

Grafo Ádám Batthyány [batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Ádám estis hungara ĉambelano, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.

Ádám Batthyány naskiĝis la 14-an de februaro 1610 en Hungara reĝlando en Németújvár (nuntempa Güssing en Aŭstrio). Li mortis la 15-an de marto 1659 en Rohonc (nuntempa Rechnitz en Aŭstrio).

Biografio

Ádám Batthyány estis edukita hejme, kie li sekvis la kalvinisman kredon. Pro la influo de multaj (precipe Péter Pázmány li ŝanĝis sian kredon al la katolika en 1629, tiel li havis pli bonajn kontaktojn en la kortego en Vieno. En la fruaj 1630-aj jaroj li ricevis diversajn taskojn en la kortego, krome li edziĝis en 1632. Baldaŭe li havis 8 gefilojn. En la malfruaj 1630-aj jaroj li ricevis la taskon defende la hungaran limon kontraŭ la turkoj. Komence li estis leŭtenanto. Li establis la necesan armeeton. En 1640 li atingis la rangon kapitano. Lia samtempulo kaj amiko Miklós Zrínyi (poeto) nomis lin " la kolono de la Patrujo ". Li fondis monaĥejon en Németújvár.

Elektitaj publikaĵoj

  • taglibro (manuskripto)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.