Ábalos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of La Rioja | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26339 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 258 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 34′ N, 2° 43′ U (mapo)42.571666666667-2.7102777777778Koordinatoj: 42° 34′ N, 2° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 590 m [+] | ||
Areo | 18,1 km² (1 810 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ábalos [+] | |||
Ábalos [Abalos] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1] Ĝi estas en angulo al la eŭska provinco Alavo, kaj limas norde kun la montaro Toloño kaj la montopasejo de Herrera, oriente kun Samaniego kaj Villabuena de Álava (ĉio en Alavo), kaj okcidente kaj sude kun San Vicente de la Sonsierra kaj Baños de Ebro.
En 740 okazis atako de la reĝo Alfonso la 1-a kiu detruis la bordojn de la rivero Ebro. La detruitaj urboj estus Mirandam (nuna Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie trapasis la riveron), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (nuna Cenicero) kaj Alesanco.
En la 11-a kaj 12-a jarcentoj aperis foje citita la loko en la dokumentoj de la monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Inter ili la donaco de la preĝejo de Sankta Felikso al la monaĥejo de San Millán, realigita de Gonzalo Núñez de Lara kaj lia edzino Goto Núñez en 1084.
En 1397 Karolo la 3-a de Navaro donis al Rui López de Dábalos la vilaĝon.
En la 15-a kaj 16-a jarcentoj la loko apartenis al San Vicente de la Sonsierra ĝis 1653, sed ankaŭ poste kiel senjorlando ĝis 1727, kiam la lokanoj aĉetis la finan sendependencon.
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el preskaŭ 800 loĝantoj ĝis nunaj 248.
Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado. Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj kvar ermitejoj, vinkeloj, du palacoj kaj domegoj, vitejaj kabanoj, ktp.
Vidu ankaŭ
Bildaro
- Ermitejo de San Felices.
- Ermitejo de Sankta Roĥo.
- Ermitejo de Sankta Bartolomeo.
- Palaco de la Vicreĝo de Napolo.
- Palaco de la Markizoj de Legarda.
- Blazondomo nomita de la Kradoj.
Notoj
- ↑ Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.